Roz Savage
Roz Savage | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1967 (56-jaraĝa) en Cheshire |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitata Kolegio |
Okupo | |
Okupo | ocean rower (en) |
Roz SAVAGE (nasknome Rosalind SAVAGE), naskiĝis la 23-an de decembro 1967 , estas brita oceana remisto, medidefandanto, verkisto kaj parolisto. Ŝi estas ano de la Ordeno de la Brita Imperio kaj de la Reĝa Geografia Societo.
Ŝi tenas kvar Guinness-rekordojn por oceana remado, inkluzive de unua virino reminta solece trans tri oceanojn: Atlantiko, Pacifiko kaj Hinda Oceano[1]. Ŝi remis pli ol 15000 mejlojn, plenumis ĉirkaŭ 5 milionojn da remilbatoj, kaj trapasis kumule pli ol 500 tagoj de sia vivo surmare en 23-futa remboato. Ŝi ricevis la anecon al la Ordeno de Brita Imperio dum la naskiĝtagaj honoroj de la Reĝino en 2013 pro servoj al media konscio kaj monkolektado. Ŝi ricevis honoran diplomon (doktoro pri juro) de la Universitato de Bristolo en 2014.