Roza Ŝanina
Roza Ŝanina | |
Roza Ŝanina | |
Naskiĝo | 3-a de aprilo 1924 en Jedma, Arĥangelska provinco, RSFSR, Sovetunio |
---|---|
Morto | 28-an de januaro 1945 (≈21) en Orienta Prusio |
Civila agado: | instruistino |
Soldata kariero | |
Rango: | serĝento |
Tempo de deĵoro: | 1943 – 1945 |
Deĵoris en: | Ruĝa Armeo |
Speco: | kaŝpafisto |
Taĉmento: | 184-a Pafila Divizio 3-a Belorusia Fronto |
Militoj: | Granda patriota milito |
Persona informo | |
Tombo | Znamensk, Kaliningrad Oblast (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | Central Women's Sniper Training School (en) |
Okupo | |
Okupo | kaŝpafisto edukisto militisto |
Roza Jegorovna ŜANINA (ruse Роза Егоровна Шанина, 3-an de aprilo 1924 – 28-an de januaro 1945) estis soveta kaŝpafisto dum la dua mondmilito. Ŝi konfirmite respondecis por mortigo de 54 malamikoj, inkluzive de 12 malamikaj kaŝpafistoj dum batalo je Vilno.[1][2] Studinte en instruista pedagogia instituto en Arĥangelsk ŝi fariĝis sperta kaj fidinda instruistino en infanvartejo. Poste ŝi propravole aliĝis al Vsevobuĉ kaj pli poste al akademio de centraj virinaj kaŝpafistoj en Podolsk. La 22-an de junio 1943 Ŝanina aliĝis la Ruĝan Armeon kaj la 2-an de aprilo 1944 ŝi ekservis en la 184-a pafila divizio, kie kreiĝis virina snajpera trupo. Ŝi estis aprezita per ordeno de Gloro la 18-an de junio kaj denove la 22-an de septembro 1944.
Foje, akceptante ordonon de komandanto de bataliono por ke ŝi senprokraste revenu en postfrontejon, Ŝanina respondis „Mi revenos post la batalo“.[3] Tiuj ĉi vortoj poste fariĝis titolo de libro Reveninta el la batalo de Nikolaj Ĵuravljov. La 12-an de decembro 1944 Roza estis pafita en ŝultron kaj la 27-an de decembro 1944 ŝi estis aprezita per medalo por kuraĝo.
Ŝanina mortis en batalo proksime de ĥutoro en Rikhau. Ŝia bataltaglibro kaj kelke da leteroj estis publikigitaj. Stratoj en Arĥangelsk kaj en vilaĝo en Ŝangala kaj Strojevskoje estis nomitaj laŭ ŝi. Ŝanina havis kvar fratojn: Miĥail, Fedor, Sergej kaj Marat. Miĥail mortis dum sieĝo de Leningrado en 1941, dum Fedor estis mortigita la saman jaron dum Batalo de Kimrio. Sergej neniam revenis viva el la milito, sole la vivanta Marat estas survivinta persono.[4]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ SniperCentral.com.
- ↑ [https://web.archive.org/web/20120415174809/http://avpu.pomorsu.ru/history/08.htm Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Овсянкин, Е. И. История АПК] Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Молчанов, П., Журавлёв, Н. Подснежники на минном поле
- ↑ История АПК * Овсянкин Е.И. * Глава "Снайпер Роза Шанина". Arkivita el la originalo je 2012-04-15. Alirita 2008-09-02 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Журавлëв, Н. После боя вернулась… (За честь и славу Родины). М., Досааф. 1985
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Roza Ŝanina en Vikimedia Komunejo
|