Rozalia de Palermo
Sankta | ||
Rozalia de Palermo | ||
---|---|---|
Sankta Rozalia, videblas dekstre, antaŭ Sankta Maria sur pentraĵo de Antoon van Dyck
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1130 en Palermo | |
Morto | 1166 en Palermo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ermito vd | |
Sanktulino | ||
Festotago | 15-a de julio, 4-a de septembro | |
Patroneco | Palermo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Rozalia estas itala sanktulino, virgulino de Romkatolika Eklezio. Ŝi estas patrono de Palermo (ankaŭ en komunumoj en Venezuelo).
Ŝi naskiĝis en Palermo en 1130, kaj mortis en 1166 apud Palermo en monto Pellegrino, eble la 4-an de septembro, laŭ aliaj fontoj jam en 1160[1] aŭ en 1170.[2]
Ŝi devenis el grafa familio de normanoj. Baldaŭe ŝi apartenis al la kortumo de Roĝero la 2-a (Sicilio),[2] normana reĝo de Sicilio (1130-1154) kaj antaŭ jam reganto de la graflando Sicilio (1105-30) kaj de la graflando Apulio kaj Kalabrio Apulio (1127-30). Laŭ unu historio jam en infana aĝo la tre religiema grafidino ricevis la monton Pellegrino, proksimume 4 kilometrojn norde de Palermo, tie meditadis kaj pentofaris en kaverno, kaj iam antaŭ la 16-a vivjaro ŝi plene vivis tie. Laŭ alia variaĵo ŝi komence meditadis en monteto de la familia bieno kaj plene retiriĝis el la socio, kiam alvenis la tago de planata nupto iam antaŭ la 16-a vivojaro. Laŭ tiu versio ŝi nur iam poste translokiĝis al la pli izolita kaverno sur la monto Pellegrino, kiam la fianĉo ne ĉesis vizitadi ŝin kaj ankoraŭ varbis pri ŝi.[2] Sur la kavernomuron ŝi skribis " Mi, Rozalia - filino de Sinibald, Reganto de Rozoj kaj Quisquina - decidis vivi en tiu kaverno por la amo de sinjoro Jesuo Kristo." En 1146 Rozalia aĝis 16 jarojn, kiam okazis pesto en Palermo kaj ŝi tuj helpis al la malsanuloj, poste ŝi revenis al la izoliteco. Ŝi mortis sola kiel ermito en la kaverno sur la monto Pellegrino 20 jarojn pli poste, en aĝo de nur 36 jaroj. La raportita biografio iom similas al tio, kion modernaj psikiatroj nomas anoreksio (anoreksio nervoza), sed tiaj biografioj de forta religia asketismo ne estis maloftaj en la alta mezepoko. La grafa familio decidis entombigi ŝin en la kaverno kaj faris el ĝi etan kapelon.
Kvar jarcentojn pli poste, en 1623 Rozalia laŭ legenda historio aperis antaŭ malsanulino supozeble pro pesto - tiam estis plia pesta epidemio en Palermo. Ŝi laŭlegende sanigis la malsanulinon kaj diris: pilgrimadu al mia kapelo sur la monto Pellegrino. La virino plenumis tiun alvokon en la sekva jaro. Tiam la sanktulino denove aperis kaj montris sian tombon. La urbanoj malfermis la ĉerkon kaj trovis la korpon de Rozalia esti tute neputriĝinta - kiu laŭ tiama kredo estis signo de dia miraklo. Oni portis la korpon de de Rozalia al Palermo per procesio. La pesta epidemio, kiu ĝis tiam ankoraŭ mortigis multajn urbanojn, ekde tiu momento estis finita - ĉiu epidemio iam finiĝas, sed la tre piaj sicilianoj, kiuj tre sopiris pri dia miraklo, kompreneble atribuis la finiĝon de la epidemio al la alvenigita korpo de la 12-jarcenta religiema grafidino.
Kompreneble legendoj ne estas fiksaj dokumentaj protokoloj, tial en la urbo ekzistas alia variaĵo de la legendo, laŭ kiu la 13-an de februaro 1625 juna virino mortis pro la pesto en Via Panneria 20 en Palermo. Ŝia edzo - la sapofaristo Vincenzo Bonelli - forlasis la domon en malespero kaj grimpis al la Monto Pellegrino por ĵeti sin de klifo. En la lasta momento, tamen, aperis al li juna virino nomata Rozalia kaj haltigis lin de lia plano. Rozalia klarigis al li, ke ŝi mortis kiel ermito en proksima kaverno antaŭ 5 jarcentoj kaj sciis venki la peston. Vincenzo devus simple reiri al Palermo kaj igi la ekleziestrojn porti ŝiajn restaĵojn el la groto en procesio tra Palermo. Vincenzo faris kiel Rosalia rakontis al li kaj Palermo estis liberigita de la pesto.[3] Estas plia variaĵo kiu kombinas ambaŭ historiojn,[2] kaj eble ankoraŭ estas pliaj variaĵoj. La historioj do per malsamaj vojoj venas al sama rezulto: "ĉiukaze estis miraklo".
Granda festotago estas aranĝita ĉiun jaron la 15-an de julio, kaj pli malgranda aldona festotago okazas la 4-an de septembro. Ĝi daŭre estas grava socia kaj religia okazaĵo en Palermo.
En Hungario post la mezepoko oni petis helpon de Rozalia kontraŭ pesto. Tie kelkaj preĝejoj aŭ kapeloj dediĉitaj (ankaŭ) al Sankta Rozalia:
- Kapelo de Sankta Roĥo (Budapeŝto)
- Kapelo de Sankta Rozalia (Esztergom)
- Kapelo de Sankta Rozalia (Szeged)
- Kapelo de Sankta Roĥo (Dunaföldvár)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Tekstaj piednotoj
[redakti | redakti fonton]Kromaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- en la retejo lexikon.katolikus.hu (hungare)
- en la retejo szeged.varosom.hu, en 2024 ne plu atingebla, sed jen arkivigita en februaro 2023, pri la kapelo en Szeged (same hungare)
- la koncerna teksto en la angla vikipedio je la stato de la 21-a de oktobro 2012