Rozvadovice (germaneRoswadowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, administra parto de urbo Litovel en distrikto Olomouc. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 72 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 243 loĝantoj. La vilaĝo troviĝas proksimume 3 km sudoriente de Litovel. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/635.
Rozvadovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,03 km².
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Rozvadovice.