Ruĝecgorĝa paradoksornito
Aspekto
Ruĝecgorĝa paradoksornito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝecgorĝa paradoksornito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis przewalskii (Berezowski, 1891) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝecgorĝa paradoksornito (Paradoxornis przewalskii) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.
Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Ĉinio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj. Ĝi estas minacataj pro habitatoperdo.
Tiu specio estas ĝenerale grizbruna kun iom da ruĝeca nuanco en supra dorso, pli malhelbrunajn flugilojn kaj markata ruĝeca nuanco en gorĝo kaj supra bruno, kio nomigas la specion. La okulo estas malhela kaj ĉirkaŭe al la beko estas pli malhela nuanco kaj iome al la gorĝareo iom da ruĝeca nuanco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Paradoxornis przewalskii[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
|