Ruĝkapa kosifo
Ruĝkapa kosifo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝkapa kosifo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cossypha natalensis (Smith, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝkapa kosifo (Cossypha natalensis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj, tamen tiu ĉi specio ja kunhavas oranĝecajn subajn partojn kun la samgenranoj, sed havas ankaŭ ruĝecoranĝan kapon, kio distingas la specion el la aliaj samgenranoj. Same kiel la aliaj parencaj specioj, havas grizecajn flugilojn kaj brunan centran voston dum la eksteraj vostoplumoj kaj pugo estas oranĝecaj. La beko kaj okulo estas nigraj, sed ne ligitaj per traokula malhela zono, kiel ĉe aliaj samgenranoj.
Ĝi troviĝas en en granda parto de Afriko nome en Angolo, Bocvano, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Ruando, Somalio, Sudafriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Cossypha natalensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.