Saltu al enhavo

Ruĝostria kapito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝostria kapito
Ruĝostria kapito
Ruĝostria kapito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Sudamerikaj barbuloj Capitonidae
Genro: Capito
Specio: C. wallacei
Capito wallacei
(J.P.O'Neill, D.F.Lane, A.W.Kratter, A.P.Capparella & C.F.Joo, 2000)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝostria kapito (Capito wallacei) estas specio de birdoj de la familio Kapitonedoj, aŭ Sudamerikaj barbuloj.

Tiu ĉi neotropisa specio montras nigrecan dorson, flavoranĝajn subajn partojn kun tre larĝa ruĝa zono inter la blanka gorĝo kaj brusto (de kie devenas la nomo de la specio). Krome montras tre rimarkindajn ruĝajn kronon kaj nukon. Sube estas brova blanka borda linio kaj pli sube traokula larĝa strio nigreca kiu trairas la vizaĝon, malsupreniras kaj kuniĝas kun la dorso. La beko estas grizeca, fortika, mallonga kaj tre mallarĝa en bazo. La okuloj estas malhelaj kaj la kruroj grizecaj.

Ĝi estas endemia en Peruo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. La specio estas minacata pro habitatodetruo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]