Rubikiai
Aspekto
lago Rubikiai | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | 10 km oriente de la urbo Anykščiai | |
Speco de la lago | Natura lago | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 55° 30′ 0″ N, 25° 17′ 0″ O (mapo)55.525.283333333333Koordinatoj: 55° 30′ 0″ N, 25° 17′ 0″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 9,4 km² | |
Maksimuma profundo | 16 m | |
Averaĝa profundo | 5,7 m | |
Borda longo1 | 24 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Rubikiai estas lago en la distrikta municipo Anykščiai de Litovio. Ĝi famas pro siaj pli ol 10 insuloj (Pertako, Bučinė, Aukštoji, Česnakinė, Liepinė, Didžioji kaj aliaj), kiuj sume kovras areon de 1,1 km². Inter la setlejoj borde de la lago, la urbo Rubikiai plej grandas. La rivereto Anykšta, laŭ kiu nomiĝas la urbo Anykščiai, fluas de la lago kaj poste enfluas la riveron Šventoji. Dum la jaro 1960 Rubikiai estis deklarita naturprotektita pejzaĝo kaj nun estas parto de la Regiona Parko Anykščiai. Ekzistas kelkaj kampadejoj, kie turistoj bonvenas konstrui tendojn aŭ lupreni kajakojn. Ĉiujare ekde 1984 la lago Rubikiai la 24-an de junio (okaze de la festotago Joninės) gastigas regatton de velŝipoj.