Ruby Violet Payne-Scott
Aspekto
Ruby Violet Payne-Scott | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ruby Violet Payne-Scott |
Naskiĝo | 28-an de majo 1912 en Grafton, Novsudkimrio |
Morto | 25-an de majo 1981 (68-jaraĝa) en Mortdale, Novsudkimrio, Aŭstralio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Universitato de Sidnejo Sydney Girls High School (en) |
Familio | |
Infanoj | Peter Gavin Hall (en) , Fiona Margaret Hall (en) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto astronomo universitata instruisto |
Ruby Violet PAYNE-SCOTT (naskiĝis la 28-an de majo 1912 en Graftono, mortis la 25-an de majo 1981 en Sidnejo) estis aŭstralia sciencistino, pionira en la kampoj de suna radiofiziko kaj radioastronomio. Ŝi estas memorita pro sia lukto favore al seksa egaleco en la kampo de la scienca esplorado.[1]
Payne-Scott ludis gravan rolon en la rapida evoluo de la radioastronomio en la postmilita periodo post la Dua Mondmilito. De 1944 ĝis 1951 ŝi laboris kiel radioastronomino kaj ŝi gvidis sciencan esploradon, provizante multajn novajn sciojn. Ŝiaj kontribuoj, de granda valoro por radioastronomio, helpis alporti Aŭstralion al la avangardo de ĉi tiu scienco dum jardekoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Goss, W. M. (William Miller); McGee, Richard X. (2010), Under the radar : the first woman in radio astronomy : Ruby Payne-Scott, Springer, (ISBN 978-3-642-03140-3)
- ↑ (9 February 1946) “Radio-Frequency Energy from the Sun”, Nature 157 (3980), p. 158–159. doi:10.1038/157158a0. Bibkodo:1946Natur.157..158P.