Rudolf Kaftan
Aspekto
Rudolf Kaftan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1870 |
Morto | 4-an de januaro 1961 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1908–) ![]() |
Rudolf KAFTAN estis aŭstra-germana instruisto, poste fondinto (1917) kaj direktoro de horloĝ-muzeo en Vieno. Li naskiĝis la 13-an de aprilo 1870 en Haslach, mortis la 4-an de januaro 1961[1]. Por Esperanto li eklaboris en 1908, estis kasisto, poste prezidento de Esperanto Grupo "Danubio". Li gvidis multajn Esperanto-kursojn, ankaŭ la unuan kurson por policanoj, kaj fondis privatan Esperanto-lernejon, kiu funkciis ĝis 1917. Persiste li laboris por la unuigo de la Esperantistoj en Vieno kaj estis prezidanto de la "Viena Unio" en la 1930-aj jaroj.