Rudolf Maros
Rudolf Maros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Maros Rudolf |
Naskiĝo | la 19-an de januaro 1917 en Stachau (Ĉeĥio (Aŭstrio-Hungario)) |
Morto | la 3-an de aŭgusto 1982 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 35-1-47/48 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infanoj | Miklós Maros, Éva Maros |
Okupo | |
Okupo | komponisto universitata instruisto aldviolonisto |
Rudolf Maros [maroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maros Rudolf estis hungara komponisto, aldviolonisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Miklós Maros, lia filino estis Éva Maros.
Rudolf Maros [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1917 en Stachau, li mortis la 3-an de aŭgusto 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rudolf Maros frekventis konservatorion en Győr, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1942. Inter 1939–1942 li estis ankaŭ aldviolonisto. Liaj pli gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, János Temesváry, Albert Siklós. Post la diplomo li instruis en konservatorio de Pécs. En 1949 li plulernis en Prago de Alois Hába, poste li instruis en la Muzikakademio ĝis 1978. En la 1960-aj jaroj kelkfoje li frekventis somerajn kursojn en Darmstadt, en 1971 li havis stipendion en Berlino. Li ricevis plurajn premiojn inter 1954-1980, en 1991 postmortan premion. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Metropolis – baleto
- Ecseri lakodalmas (1950)
- Quadros Soltos (1968)
- The Poltroon (1972)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- iam estis memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]