Rudolf Zanáška
Aspekto
Rudolf Zanáška | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1907 en Kopřivnice |
Morto | 12-an de junio 1954 (46-jaraĝa) en Kopřivnice |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Rudolf ZANÁŠKA (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1907 en Kopřivnice - mortis la 12-an de junio 1954 en Kopřivnice) estis ĉeĥa esperantisto, propagandanta Esperanton inter skoltoj.
Li gvidis kursojn en la loka klubo de Kopřivnice, zorgis pri propaganda vitroŝranko en la urbo kaj reĝisoris klubajn kunvenojn.
Liamerite la loka urba muzeo en Kopřivnice komencis kolekti materialojn pri Esperanto-movado, kiuj estas ĝis nun tie arkivataj, ekz. pri la inaŭguro de la Esperanto-muzeo en 1952, informoj pri la loka aŭtomobilfabriko Tatra, pri la loka Esperanto-grupo k.s.
Li laboris kiel oficisto, al liaj hobioj apartenis ankaŭ turismo.
Li mortis tragike sub la radoj de traktoro.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983, p. 135 kaj 251