Rudolfo de Hoheneck
Rudolfo de HOHENECK (ankaŭ de Hohenegg; naskiĝinta en Isny, mortinta la 3-an de aŭgusto 1290 en Erfurto) estis salcburga ĉefepiskopo en la malfrua 13-a jarcento.
Leben
[redakti | redakti fonton]Rudolf devenis el la ŝvaba nobela familio de Hohenegg; li verŝajne estis benediktana monaĥo kaj transprenis unuajn ekleziadministrajn taskojn por la abatejo de Kempten. En 1274 li fariĝis kortega kanceliero de reĝo Rudolfo; ĉi titolon li konservis ĝis 1288. Ekde 1281 Rudolfo de Hoheneck estis kune kun episkopo Johann de Gurk ĝenerala vikario de la imperiestro en Italujo. Post sia elekto je ĉefepiskopeco, Rudolf estis de 1284 ĝis 1285 nur administranto, kaj konsekro eblis ne antaŭ marto 1285.
La ĉefa kontraŭulo de la ĉefepiskopo estis komence duko Henriko, kiu en 1285 surprize okupis la salcburgan urbon Mühldorf. Post milita kontraŭatako de la ĉefepiskopo, la duko de Supra Bavario, palatina grafo Ludoviko la Severa, peris armisticon en novembro 1285. Arbitracia tribunalo devis klarigi ĉiujn neklaraĵojn kaj fine Mühldorf povis reveni in la manojn de la salcburganoj.
Baldaŭ poste la ĉefepiskopo solvis disputon inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj de la urbo Salcburgo (eble t.e. inter eksteraj kaj enlandaj civitanoj). Tiel konatiĝis unuafoje dokumentita urba juro de Salcburgo.
Sed la konfliktoj en Stirio kun duko Alberto evoluis malfavore por Salcburgio. Alberto forlogis salcburgajn servistojn de la ĉefepiskopujo, pro kio Rudolf invadis la stirian Enns-valon en vintro 1289/90 kaj detruis la kastelon Ennsburg ĉe Mandling-intermonto. Tamen, la stiria duko estis milite pli forta, kaj tiel Rudolf devis konsenti al paco en januaro 1290 kiun peris dukino Elizabeto en Vieno: sekve Salcburgio i.a. devis daŭre rezigni pri defalintaj servistoj kaj krome publike nuligi la decidojn de la salcburga sinodo (en kiu Rudolf ekskomunikis kaj dukon Alberto kaj liajn landojn).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2
- Ortner, Franz: "Rudolf I." - ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 186-187