Saltu al enhavo

Rumana ortodoksa preĝejo arkianĝeloj sanktaj Mikaelo kaj Gabrielo (Kétegyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumana ortodoksa preĝejo arkianĝeloj sanktaj Mikaelo kaj Gabrielo de Kétegyháza
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kétegyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstruado 1779
Specifo
Longo 25 m
Larĝo 10 m
Alto 6 m (interne); 12 m (ekstere); 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 5741 Kétegyháza. Fő tér
vdr

La rumana ortodoksa preĝejo arkianĝeloj sanktaj Mikaelo kaj Gabrielo estas religia monumento historia en grandvilaĝo Kétegyháza (Hungario).

En tiu loko origine estis katolika ligna kirko, kiu bruldetruiĝis dum dominado de turkoj. En 1723 rumanoj estis invititaj, ili tuj konstruis lignan didomon en loko de la iama kirko, poste ŝtonan preĝejon en 1779. Ĝi estis renovigita en 1840, en 1854 la korto estis ĉirkaŭita per brika muro, en 1861 la turo ricevis horloĝon. En 1863 en fajro detruis la sanktejon, post 5 jaroj finiĝis la renovigaj laboroj kaj en 1872 oni pentris la internajn murojn. La kirko estis renovigita interne en 1959 kaj 1998, ekstere en 1974.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en pli alta loko sola en korto, sed antaŭe marmora kruco estas videbla ekde 1866. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La navo havas ambaŭflanke po 4 kolorajn fenestrojn. La absido estas pli malalta, ol la navo. Interne la muroj, eĉ la plafono havas freskojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.