Rusia kulturo
Kulturo de Rusio estas kulturo de la rusa kaj ĉiuj aliaj etnoj de Rusio. La grandeco de la lando kaj ĝia etna bunteco rezultis je reciprokaj kulturaj influoj, kiuj kaŭzis tre specifan kulturan spacon, kiu heredis ecojn de diversaj epokoj kaj etnaj kulturoj.
La domina kultura fluo en Rusio ĉiam estis tiu bazita sur la rusa lingvo kaj la ortodoksa kristana kredo, sed domino de tiu fluo neniam estis totala. Gravan spuron en la rusia kulturo postlasis la pli ol 70-jara soveta periodo.
Rusio estas pluretna lando. Krom rusoj (79,83% de la loĝantaro) en ĝi loĝas pli ol 180 aliaj etnoj. Krom la kontribuo de ties kulturoj, gravan influon al la kulturo de Rusio havis en diversaj periodoj Belorusio, Bulgario, Francio, Nederlando, Pollando, Ukrainio kaj aliaj landoj.
Arto en Rusio
Populara muziko
Religio en Rusio
Rusio estas laika multkonfesia lando. Forestas oficiala statistiko pri disdivido de rusianoj inter diversaj religioj, dum la lasta tutlanda censo tiurilata demando ne estis en la demandaro. Tamen laŭ kelkaj pritaksoj ĉirkaŭ duono de la loĝantaro estas nekredantoj (parto el ili ateistoj), 30-40% — ortodoksaj kristanoj [1].
Islamo
En Rusio loĝas pli ol 14,5 milionoj da islamanoj, enlandaj islamaj organizoj eĉ taksas tiun nombron je 20 milionoj. Plejparto de islamanoj loĝas ĉe Volgo kaj en Norda Kaŭkazio, krom tio ankaŭ en "la ĉefurboj" (Moskvo kaj Sankt-Peterburgo) kaj en Okcidenta Siberio. Funkcias pli ol 6 mil moskeoj (estis nur ĉirkaŭ cent en 1991).
Budhismo
Budhismo estas tradicia religio en Burjatio, Kalmikio kaj Tuvio. Kvanto de budhanoj en Rusio estas taksata je 1-2 mln.
Referencoj
- ↑ Религиозные объединения Российской Федерации. М.: Республика, 1996; Религия, свобода совести и государственно-церковные отношения в России. Изд.2. М.: РАГС, 1997