Tuvio

Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Siberia federacia regiono |
Ĉefurbo | Kizil (ĝis 1918 nomiĝis Belocarsk, kaj inter 1918-26 Ĥem-Beldir) |
Prezidanto | Sholban Kara-ool (ekde ) |
Fondita | 11-a de Oktobro 1944 |
Demografio | |
Loĝantaro | 307 930 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 1,8 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Tuva, rusa |
Etnoj | tuvoj (81,0 %) rusoj (16,1 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 168 604 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Himno | Men - Tyva Men |
Horzono | UTC+7 |
Poŝtkodoj | 667000–668999 |
Aŭtokodoj | 17 |
OKATO | 93 |
ISO 3166-2 | RU-TY |
Retpaĝaro | www.gov.tuva.ru |
![]() | |
Historio – Sendependa – Aŭt. regiono – ASSR – respubliko |
1921-1944 11-a de oktobro 1944 10-a de oktobro 1961 31-a de marto 1992 |
Tuvio aŭ Tuvujo (ruse Тува, tuve Тыва) estas respubliko en la suda parto de Siberio en Rusio. Dum manĉua imperio la teritorio de Tuvio (tiam nomata randoregiono Urjanĥaj) apartenis al Ekstera Mongolio (nuna Mongolio). De 1921 ĝis 1944 ĝi estis sendependa ŝtato kaj nomiĝis Popola Respubliko de Tannu-Tuva.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Tuvio situas en la geografia mezo de Azio. Laŭdire la geografia meza punkto situas en la ĉefurbo Kizil, sed pri tio ne regas ĝenerala unuanimeco. Tamen tie troviĝas monumento, kiu indikas la geografian mezon de Azio. Tuvio estas grandparte montara regiono kaj altebenaĵo, pro kio la naturo konserviĝis relative bone. La regionon ĉirkaŭas montaroj Sajan kaj Tannu-Ola. Pli ol 80% el la teritorio estas montaroj. La plej alta loko estas Mongun-Tajga (Arĝenta monto), kies alteco estas 3 976 metroj.
La najbaroj de Tuvio estas norde Krasnojarska regiono, nordoriente Irkutska provinco, sude Mongolio, okcidente respubliko Altaj kaj nordokcidente Ĥakasio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnovaj spuroj de homa setlejo estas taksitaj esti almenaŭ 400 ĝis 100 mil jarojn aĝaj, do el la paleolitiko. En la neolitiko (5-a jarmilo a.K.) komenciĝis brutbredado kaj produktado de kupraj kaj bronzaj iloj, kiel pruvas petroglifoj, rokaj ĉizadoj. La loĝantarkresko dum la ferepoko kondukis al duonmada brutobredado. En 2001, en la siberia Valo de la Reĝoj proksime de Turan, arkeologoj el Germanio kaj Rusio elfosis la kurganon, tomban tumulon Arĵaan 2 (tuve Аржаан 2), kiu estis de ĉirkaŭ 2500 jaroj netuŝita tombo de skita reganto. Ekde la 8-a jarcento a.K., la teritorio de la skitoj etendiĝis de Mongolio ĝis la Nigra Maro.
Ujguroj, kirgizoj, mongoloj kaj oiratoj loĝis en la Mongola Altebenaĵo. En 1207, armeo de Ĝingis-Ĥano konkeris la regionon, kiu poste falis sub la regadon de la Dinastio Yuan. La areo de Tuvio, antaŭe ankaŭ nomita Urjanĥai (tuve en nuna cirila alfabeto Урянхай), estis administre parto de Ekstera Mongolio dum longa tempo. Dum la Dinastio Qing, la Mongola Altebenaĵo estis dividitaj en du provincojn en 1644: norda Ekstera Mongolio kaj suda Interna Mongolio, kiuj estis partoj de la Imperio de Ĉinio ĝis 1912.[3]
La riĉeco de la regiono de feloj kaj mineralaj resursoj altiris multajn rusojn ekde la mezo de la 19-a jarcento. La Cara registaro subtenis separisman movadon kiu proklamis la sendependecon de Tuvio la 15-an de februaro 1912.[4] Ekde tiu ĉi secesio nek la provinca administrado de Ekstera Mongolio nek la registaro en la Imperia Ĉinio agnoskis la ruse okupatan landon. La 17-an de aprilo 1914, la Rusa Imperio deklaris la landon ĝian protektoraton kaj nomis ĝin regiono Urjanĥaj, ruse Урянха́йский край (Urjanĥajskij Kraj), tuve Таңды Урянхай (Tandi Urjanĥaj).
Post la Ŝinhai-Revolucio de 1911-1912 (辛亥革命, pinjine Xīnhài gémìng), post kio ekestis la unua respubliko Ĉinio, la ĉina registara reprezentanto Sun Baoqi atingis ĉe la konkludo de la traktato de Kjaĥta en 1915 ke la respubliko Ĉinio reakiris kompletan kontrolon de la Ekstera Mongolio. Tamen, al la provinco estis koncedita ampleksa aŭtonomio. Formale, la regiono Tuvio restis parto de Ĉinio. En 1918/19 la lando estis tirita en la Rusian Enlandan Militon. Post la venko de la bolŝevikoj, Tuvan-revoluciuloj proklamis la Popolan Respublikon Tannu-Tuva la 14-an de aŭgusto 1921 kun la subteno de la Ruĝa Armeo de Sovetunio.[5] La ĉefurbo restis la urbo Belozarsk (Белоца́рск, "Blanka Caro"), ruse fondita en 1914, de la tempo de la protektorato; nur ke la nomo kompreneble ne estas bolŝevika kaj ŝanĝiĝis al Хем-Бельди́р (Ĥem-Beldir, tuve "urbo ĉe la riveroj") en 1918 kaj fine al Kizil (Кызыл, tuve "ruĝo") en 1926. Tannu-Tuva tiel iĝis satelita ŝtato de la Sovetunio fondita en 1922. En 1926, Sovet-Unio finis traktaton kun la Mongola Popola Respubliko, ankaŭ satelita ŝtato de Sovetunio, por rezigni sian postulon je la regiono Tuvo. Tiu ĉi procezo estis kontraŭa al internacia juro ĉar la Mongola Popola Respubliko havis neniujn suverenecajn rajtojn almenaŭ ĝis 1946 kaj estis diplomatie agnoskita fare de iu ajn lando krom Sovetunio.
Donduk Kuular iĝis la unua prezidanto de la lando. La valuto en cirkulado estis la Sovetia rublo, kaj de 1934 ĝis 1944 la Tuvia Akşa, kiu estis ligita al la rublo. Kuular provis bremsi dependecon de Sovet-Unio; ekzistis penoj por reestabli pli proksimajn rilatojn kun Mongolio. Donduk Kuular igis budhismon la ŝtata religio kaj limigis la enfluon de rusaj setlantoj. En 1929 li estis arestita kaj ekzekutita laŭ ordono de Josif Stalin. Post la morto de Kuular, Sovet-Unio finfine iĝis la domina potenco en la Tuva Popola Respubliko. La Komunisma gvidado komencis la kolektivigon de la lando. Samtempe komenciĝis la stalina Granda purigo, kune kun la detruo de budhismo kaj ŝamanismo en la regiono. La 11-an de oktobro 1944 ĝi iĝis parto de la Unio, laŭ decido de la prezidantaro de la Supera Soveto de Sovetunio. Tio estis duobla rompo de internacia juro, ĉar laŭ la tuvia konstitucio la tuvia parlamento devis decidi tion kaj la la sovetia konstitucio la kompleta Supera Soveto de Sovetunio - sed jen nur formala detalo, sendube oni povintus elpremi konsenton de ambaŭ parlamentoj, dum la 1940-aj jaroj fakte Stalin sole povis decidi pri aparteno de najbaraj ŝtatoj al la Unio. Sovetuniaj gazetoj nur du jarojn pli poste raportis pri la aligo.[6]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Tuvio havas 338 483 loĝantojn (2025), en 2002 estis 305 510. Duono el la loĝantoj vivas en urboj aŭ urbetoj. Tuvio havas kvin urbojn, kiuj estas la ĉefurbo Kizil (104 105 loĝ.), Ak-Dovurak (13 300 loĝ.), Ŝagaan-Arig (9 100 loĝ.), Ĉadan (9 100 loĝ.) kaj Turan (5 600 loĝ., urbaj nombroj de loĝantoj laŭ stato de 2002, en la unuopaj tekstoj estas pli novaj nombroj).
Etnoj
[redakti | redakti fonton]Plejparto el la loĝantoj estas tuvoj, kiuj formas 77,0 % el la loĝantaro (2002). La plej granda malplimulto estas rusoj 20,1 % el loĝantaro. Post la kolapso de Sovetio rusoj grandkvante elmigris el la regiono. En jaro 1989 rusoj formis 32 % el la loĝantaro.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kanabo
[redakti | redakti fonton]Post la fermo de multaj industriaj centroj dum la jaroj 1990-aj, la kultivado de kanabo venis en Tuvion kaj estas hodiaŭ tre grava, kvankam oficiale ne permesata. Pritaksoj de la surfaco de la kampoj ne estas precizaj, estas de 26 mil ĝis 84 mil hektaroj[7]. En 2005 la moskva ĵurnalo Novaja Gazeta en la artikolo de sia ĵurnalisto Aleksej Tarasov nomas Tuvion „rusia Kolombio, kie eĉ la infanoj vivas dank' al kanabo kaj kie la polico defendas la kampojn aŭ la produktistojn...“. En la sama artikolo de Novaja Gazeta estas aserto, ke la kanabo fariĝas en kelkaj regionoj kvazaŭ valuto por multaj aferoj, i. a. manĝo, aŭtoj, ĉevaloj aŭ la alkoholaĵo[7].

Famuloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
- ↑ Robert Arthur Rupen: Mongols of the Twentieth Century ("mongoloj de la 20-a jarcento"), Universitato de Indianio, 1964, p. 276. (angle)
- ↑ Toomas Alatalu: Tuva. A State Reawakens ("Tuvio. Ŝtato vikiĝas") En: Soviet Studies ("sovetiaj studoj"), volumo 44, n-ro 5, 1992, ISSN 1465-3427, p. 881–895
- ↑ Richard B. Spence: "White against Red in Uriankhai: Revolution and Civil War on Russia's Asiatic Frontier 1918–1921 (Blankaj kontraŭ Ruĝaj en Urjanĥaj: Revolucio kaj enlanda milito ĉe la azia limo de Rusio 1918–1921"), en: Revolutionary Russia ("Revolucia Rusio"), vol. 6 (1993), n-ro 1, p. 97–120 (ĉi tie: p. 117), COI:10.1080/09546549308575596.
- ↑ David J. Dallin: Soviet Russia and the Far East ("Soveta Rusio kaj la malproksima oriento"), Yale University Press, New Haven 1948, p. 89
- ↑ 7,0 7,1 La ruslingva fonta teksto
Vidu ankaǔ
[redakti | redakti fonton]- 2610 Tuva
- Mi estas Tuvo estas la himno de Tuvio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Ĉefurbo: Kizil
Urboj: Ak-Dovurak * | Ĉadan | Kizil * | Ŝagonar | Turan (* urbaj distriktoj)
Municipaj distriktoj (koĵuunoj):
1. Baj-Tajga | 2. Barik-Ĥemĉika | 3. Dzun-Ĥemĉika | 4. Kaa-Ĥema | 5. Kizila | 6. Mungun-Tajga | 7. Ovura | 8. Bii-Ĥema | 9. Sut-Ĥola | 10. Tanda | 11. Tere-Ĥola | 12. Tes-Ĥema | 13. Toĵa | 14. Ulug-Ĥema | 15. Ĉaa-Ĥola | 16. Ĉedi-Ĥola | 17. Erzina