Rusa Ortodoksa Eklezio
Rusa Ortodoksa Eklezio | ||
---|---|---|
Katedralo Sankta Bazilio en Moskvo | ||
Klasifiko | Ortodoksismo | |
Organiza strukturo | 164 ekzarkejoj en la Rusia Federacio | |
Geografiaj lokoj | Rusio, kun branĉoj en 15 pliaj ŝtatoj kaj paroĥoj ankaŭ en la diasporo (aŭtonoma Rusa Ortodoksa Eklezio eksterlande) | |
Patrono | Sankta Andreo | |
Nombro de membroj | 100 000 000 | |
Oficiala retpaĝaro | www.patriarchia.ru | |
La Rusa Ortodoksa Eklezio aŭ la Ortodoksa Eklezio de Rusio estas aŭtocefala eklezio, kies estro portas la titolon Patriarko de Moskvo kaj de la tuta Rusio kaj loĝas en Moskvo. La nuna patriarko estas Cirilo la 1-a (ekde 2008).
La Patriarkeco de Moskvo inkluzivas entute 164 lokajn areojn nomitajn ekzarkejoj en la Rusia Federacio. Laŭ sia propra kompreno, la kompleta aga teritorio de la eklezio inkluzivas la teritorion de la antaŭa Sovetunio (escepte de Kartvelio kaj Armenio, do ankaŭ la baltajn ŝtatojn kiuj dumlonge estas integra parto de la Eŭropa Unio), same kiel Ĉinio, Japanio kaj Mongolio, kun la ekleziaj partoj en multaj sendependaj ŝtatoj havante aŭtonomian statuson. La Rusa Ortodoksa Eklezio ankaŭ rilatas al ekzarkejoj de la diasporo (aŭtonoma Rusa Ortodoksa Eklezio eksterlande) kaj, en la plej larĝa signifo, ankaŭ komprenas sin respondeca por kelkaj disigitaj eklezioj, aparte la Malnovritanoj. Laŭ la Nicea-Konstantinopola Granda Kredokonfeso, la Ortodoksaj Eklezioj de la Patriarkeco de Moskvo, kune kun la aliaj Ortodoksaj Eklezioj, formas tion kion la kredokonfeso nomas la unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio. La plej granda rusa ortodoksa preĝejo estas la katedralo de Kristo Savinto en Moskvo.
Episkopoj
[redakti | redakti fonton]Aktualaj eventoj
[redakti | redakti fonton]- La 11-an de oktobro 2018, la Sankta Sinodo de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio nuligis tomoson (eklezian decidon) pri subiĝo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio al la Rusa Ortodoksa Eklezio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Sekve al tio, la 15-an de oktobro 2018 la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio decidis ĉesigi plenan komunion kun la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, akuzinte tiun pri invado en sian kanonan teritorion. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nuntempaj patriarkoj (angle) Arkivigite je 2007-02-07 per la retarkivo Wayback Machine