Rybka
Rybka | |
---|---|
Lasta stabila versio | 4.1 |
Permesilo | nelibera permesilo |
Retejo | rybkachess |
Rybka estas ŝakprogramo fare de internacia majstro Vasik Rajlich. Je Decembro 2006, Rybka estas la plej alte taksita ŝakprogramo ĉe pluraj listoj pri taksado de ŝakprogramoj: CCRL, CEGT, SSDF, SCCT, kaj CSS[1]. Ekde la 10-a de Junio, Rybka funkcias ĉu per unu, ĉu per multaj procesoroj (SMP). Rybka haveblas por la mastrumsistemo Vindozo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La vorto Rybka signifas fiŝeto en la ĉeĥa lingvo. Propranome, oni elparolas ĝin /'rɪpka/. Al demando pri la nomo en intervjuo de Alexander Schmidt «Ĉu vi elektis la nomon Rybka, ĉar via programo ĉiam forglitas el la manoj, kiel fiŝeto?», Vasik Rajlich iam respondis: «Pri la nomo Rybka, mi bedaŭras, sed tio restos mia privata sekreto :-)»[2]
Teamo
[redakti | redakti fonton]Vasik Rajlich estas la ĉefa verkisto de Rybka. Iweta Rajlich estas la ĉefa testanto de Rybka. Jeroen Noomen estas la verkisto de ĝia libro de malfermado. Christoph Kling estas la desegnisto de la retpaĝaro de Rybka.
Versioj de Rybka
[redakti | redakti fonton]- 2006-11-10 Rybka 2.2 UCI
- 2006-09-26 Rybka 2.1o UCI
- 2006-07-17 Rybka 2.1 UCI
- 2006-06-10 Rybka 2.0 Beta
- 2005-10 Rybka 1.0 Beta
Grafikaj uzulinterfacoj
[redakti | redakti fonton]Rybka estas ŝak-motorprogramo. Eblas uzi ĝin kune kun diversaj grafikaj uzulinterfacoj kiel:
- Arena (libera programo)
- Chessbase/Fritz
- Chess Assistant
- Shredder
- Chess Partner
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ compurtechess.org.uk, Telia, Husvankempen Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, Sedatchess, computerschach.de Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Uciengines.de
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝaro
- Oficiala diskutejo[rompita ligilo]
- CEGT listo de ŝakprogramaj taksadojArkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Ludoj de Rybka el ChessGames.com
- Rybka 1.0,Toga & Fruit 2.3.1
|