Ryszard Kapuściński
Aspekto
Ryszard KAPUŚCIŃSKI (naskiĝis la 4-an de marto 1932 — mortis la 23-an de januaro 2007) estis pola ĵurnalisto, verkisto kaj poeto.
Li komencis verki poemojn en la aĝo de 17 jaroj en la periodaĵo Dziś i Jutro ("Hodiaŭ kaj Morgaŭ"). En 1950 li sukcesis la maturec-ekzamenon en la varsovia gimnazio im. Stanisława Staszica kaj eklaboris en la redakcio de Sztandar Młodych ("Standardo de Gejunuloj").
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Liaj libroj estis tradukitaj en multajn lingvojn, ankaŭ Esperanton.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Ebono. Raportoj el Afriko (originale: Heban) Tradukis Tomasz Chmielik, Bielsko-Biała: Kleks, 2001. 329 paĝoj. ISBN 837194392X.[1]
- La imperiestro. (Cesarz.) Fragmentojn tradukis Tomasz Chmielik, En: Pola Esperantisto 26 (2/2007)[rompita ligilo], paĝoj 11–15.
- Dratoj. Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Kancero. Arkivigite je 2015-09-22 per la retarkivo Wayback Machine La dezerto de Tataroj. Arkivigite je 2015-09-22 per la retarkivo Wayback Machine Poemoj. Tradukis Danuta Kowalska.
- Mia Aliulo. Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Tiu ĉi Aliulo. Arkivigite je 2015-09-22 per la retarkivo Wayback Machine Rakontoj. Tradukis Danuta Kowalska.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Tomasz Chmielik: Reala homo en la homa realo, Bydgoszcz: Skonpres, 2008. 55 paĝoj. Vivpriskribo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Stanislavo Belov (2011-10-29) "Ebono" — nigra kovrilo, bunta enhavo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26 . (recenzo pri libro «Ebono»)