Sámuel Hajós
Etoso
Sámuel Hajós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hirschfeld Sámuel |
Naskiĝo | 1856 en ![]() ![]() |
Morto | la 8-an de februaro 1927 en ![]() |
Sámuel Hajós [ŝAmuel hajOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hajós Sámuel estis hungara hidrologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Hirschfeld [hirŝfeld] ĝis 1898.
Sámuel Hajós[1] naskiĝis en 1856 en Tapolca, li mortis la 8-an de februaro 1927 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sámuel Hajós maturiĝis en gimnazio en Pécs, poste li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Universitato palatino József en 1882. Post la diplomo li laboris en ŝtataj hidrologiaj firmaoj ĝis la pensiuliĝo en 1919. Intertempe li studvojaĝis al Parizo en 1889. Lia ĉefa laboro estis reguligado de Someș, li eksplodis glacion por eviti inundon, li kreis novan metodon pri kalkulado de akvovolumeno de riveroj. Li ricevis la titolon konsilisto en 1900, oran medalon en 1907.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Még egyszer a Tisza folyó vízemésztéséről. (1892)
- Beiträge zur Frage über die Umlaufswerte woltmannscher Flügel. (1901)
- Hydrometria (1906)
- A dunai jégtorlódásokról. 1–2. (1912)
- Portland-cement kénsavtartalmú vízben. (1917)