Sándor Arany (juĝisto)
Sándor Arany (juĝisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1853 en Kiskunfélegyháza |
Morto | 4-an de januaro 1937 (83-jaraĝa) en Dunakeszi |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juĝisto advokato |
Sándor Arany [ŝAndor aranj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Arany Sándor estis hungara juĝisto, advokato. Lia origina familia nomo estis Goldstein ĝis 1984.
Sándor Arany[1] naskiĝis la 2-an de junio 1853 en Kiskunfélegyháza, li mortis la 4-an de januaro 1937 en Alag (nuntempa urboparto de Dunakeszi).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Arany devenis el juda familio, sed baldaŭ li katolikiĝis. Li frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Kecskemét, poste li studis en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto. En la lasta li akiris juran diplomon en 1883, kiun li kompletigis post 2 jaroj per licenco advokata. Post la licenco li havis jurajn taskojn en la ĉefurbo, poste inter 1890–1893 li estis subjuĝisto en Vác, pli poste li estis juĝisto en Budapeŝto ĝis la pensiuliĝo en 1921. Tamen li restis aktiva jam kiel advokato ĝis 1930. Lia edzino naskis 5 geinfanojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A kisajátítási törvény a gyakorlatban. (1889)
- A kisajátítási jog. (1891)
- Az otthon védelme. (1894)
- A felfolyamodás és halasztó hatálya a végrehajtási eljárásban. (1916).