Sándor Beluleszkó
Sándor Beluleszkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de novembro 1879 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Fehértemplom |
Morto | la 20-an de novembro 1914 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | etnografo muzeologo |
Sándor Beluleszkó [ŝAndor beluleskO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Beluleszkó Sándor estis hungara etnografo, muzeologo.
Sándor Beluleszkó[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1879 en Fehértemplom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bela Crkva (Serbio) en Serbio), li mortis la 20-an de novembro 1914 (aliaj fontoj mencias plurajn mortotagojn) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Beluleszkó devenis el rumana familio. Li akiris pedagogian (1902) kaj filozofian (1903) diplomojn en Scienca Universitato de Budapeŝto. Inter la diplomoj li estis asistanto en la universitato, poste muzeologo en la Hungara Nacia Muzeo ĝis sia frua morto. Dum la muzeologia periodo li ofte kolektis etnografiaĵojn, krome li ŝatis uzi la modernajn teknikojn, ekzemple fotilon kaj fonografon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az Alduna vidékének településföldrajzi ismertetése. (1905)
- Magyar hímes tojások. (1905)
- Erdőhátsági oláh ruhaékszerek. (1910)