Sándor Dömény
Aspekto
Sándor Dömény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1791 en Békés |
Morto | en la 19-a jarcento en Hungara reĝlando |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto ![]() |
Sándor Dömény [ŝAndor domEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dömény Sándor estis hungara juristo, komponisto, pianisto, muzikinstruisto.
Sándor Dömény[1] naskiĝis la 26-an de novembro 1791 en Békés (urbo), li mortis en la 19-a jarcento ie en Hungara reĝlando.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Dömény studis en kalvinana kolegio de Debrecen (li studis ankaŭ juron). En 1816 li iris al Pest (urbo), kie li estis sekretario (komprenu: juristo) de József Podmaniczky. Samtempe li lernis muzikon de János Malovecky kaj Fülöp Becker. Iom poste li estis elstara pianisto. En la 1830-aj jaroj kun kelkaj muzikistoj li malfermis muziklernejon. En tiu lernejo lernis ekzemple Joseph Joachim.
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Utmutatás a klavir vagy fortepiano helyes játszására (1826, germane en la sekva jaro)
- Zsoltárok és dicséretek, orgonára alkalmazott énekes-könyv (1830)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 716-a paĝo)
- [1]