Sándor Endrey
Aspekto
Sándor Endrey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Endrey Sándor |
Naskiĝo | 1867 en Nagyvárad (Hungara reĝlando) |
Morto | 1940 en Kovácspatak (Hungara reĝlando) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Sándor Endrey [ŝAndor endrei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Endrey Sándor estis hungara pentristo.
Sándor Endrey [1] naskiĝis en 1867 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, nuntempa Oradea en Rumanio), li mortis en 1940 en Kovácspatak (Hungara reĝlando, nuntempa Kováčov en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Endrey studis pentradon komence en Budapeŝto, poste en Parizo. Post siaj studoj li pentradis en Budapeŝto, li debutis en ekspozicio en la sama urbo en 1891. Li estis ankaŭ ilustristo de Vasárnapi Ujság. En la jaroj 1936 kaj 1937 li studvojaĝis al Usono, sed li partoprenis ankaŭ en ekspoziciis. Li ricevis premion en 1918.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (ekde 1891)
- Venecia Bienalo
- Usono 1936-1937
Elektitaj portretoj
[redakti | redakti fonton]- Memportreto (vidu la supran bildon!)
- Ilustraĵo pri János Vajda (1893, vidu la 1-an suban bildon!)
- Géza Fejérváry (vidu la 2-an suban bildon!)
- Dezső Bánffy (vidu la 3-an suban bildon!)
- Sándor Wekerle
- Mór Reiner (1923)
- Hölgy gyöngysorral (1916)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
-
Ilustraĵo pri János Vajda