Saltu al enhavo

Sándor Festetics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Festetics
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1882 (1882-05-31)
en Dég
Morto 12-an de septembro 1956 (1956-09-12) (74-jaraĝa)
en Balatonrendes
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Andor Festetics Redakti la valoron en Wikidata
Infano Izabella Mária Festetics Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Mihály Károlyi (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo Sándor Festetics [ŝAndor feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun la ceteraj nomoj Festetics Sándor Ágost Dénes estis hungara politikisto, ministro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai. Lia patro estis Andor Festetics (politikisto).

Sándor Festetics [1] naskiĝis la 31-an de majo 1882 en Dég. Li mortis la 12-an de septembro 1956 en Balatonrendes.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Festetics lernis juron, poste li estis diplomato. Dum la 1-a mondmilito li atingis la rangon kapitano. Lia edzino estis fratino de Mihály Károlyi, nemirinde post la revolucio en 1918 li iĝis ministro pri defendo. Li ne kunlaboris kun la komunistoj, tial dum la Hungara Sovetrespubliko li ne plu estis ministro. Post jaroj li estis unu el la fondintoj de hungaraj nazioj. En 1931 li estis elektita parlamenta deputito. Post la 2-a mondmilito la tribunalo kondamnis lin 5 jarojn, fakte li liberiĝis en 1953.

Lia edzino naskis 4 gefilojn.