Sándor Gellért
Aspekto
Sándor Gellért | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1916 en Debrecen | |
Morto | 26-an de januaro 1988 (71-jaraĝa) en Satu Mare | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
GELLÉRT Sándor (gele:rt) estis rumania hungara poeto, tradukisto naskita en Debreceno la 11-an de decembro 1916 kaj mortinta en Satmaro la 14-an de novembro 1987.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Sándor Gellért abiturientiĝis en la Reformita Gimnazio de Satmaro, studis en la Universitato de Debreceno, sed li diplomiĝis nur en 1951 en la Universitato Bolyai de Kluĵo. Inter 1945-1948 li instruis en Satmaro, poste de 1948 li estis instruisto pri la hungaraj lingvo kaj literaturo ĝis sia pensiuliĝo en 1977 en Micula.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A bál udvarában (poemoj, Bp., 1942);
- Halálra táncoltatott lányok (poemoj, Bp., 1944);
- Bodor Péter kútja (poemoj, Bukarest, 1955);
- Angyal Bandi nyomán (poemoj, Bukarest, 1958);
- Csillagok Suomi egén (finn költők magyarul (finnaj poemoj hungare, Bukarest, 1972);
- A magány sziklája (selektitaj poemoj, Bukarest, 1983)