Saltu al enhavo

Sándor Gulyás (plantanatomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Gulyás (plantanatomo)
Persona informo
Morto decembro de 1996
en Szeged
vdr

Sándor Gulyás [ŝAndor gujAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gulyás Sándor, estis hungara plantanatomo, abelisto, altlerneja instruisto.

Sándor Gulyás[1][2] naskiĝis la  9-an de aprilo 1933 (nun 1933-04-09) en Köröstarcsa, li mortis en decembro de 1996 en Szeged.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Gulyás maturiĝis en gimnazio en Szeghalom en 1952, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1956. Post la diplomo li instruis 2 jarojn en gimnazioj en Szeged, poste en pedagogia instituto same 2 jarojn. Li estis asistanto (1961–1962), lektoro (1963–1969), docento (1970–1996), ankaŭ katedrestro ekde 1982 en la universitato. Ekde 1982 li gvidis ankaŭ la botanikan ĝardenon en Szeged. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1961 kaj en la sama jaro li akiris abelbredistan licencon en Gödöllő, li kandidatiĝis (CSc) en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1995. Li plej multe okupiĝis pri nektaroj de la plantoj. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis 2 premiojn en 1990 kaj post 2 jaroj.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A Selaginellák levélepidermisének vizsgálata. (disertaĵo, 1961)
  • Virág nélküli nektárforrásaink. (1964)
  • Szerkezet és produkció kapcsolata Labiatae nektáriumokban. (disertaĵo, 1968)
  • A méhlegelő. (kunaŭtoro, 1975; 2-a plibonigita eldono: 1991)
  • A méhészet kézikönyve. (manlibro, 2 volumoj, kunaŭtoro, 1983)
  • Összehasonlító virágmorfológiai vizsgálatok paprikafajtákon. (kunaŭtoro, 1994)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.