Sándor Halmágyi
Sándor Halmágyi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1832 en Șardu | |
Morto | 13-an de oktobro 1917 (85-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 31-1-22 vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
HALMÁGYI Sándor (halma:dji) estis hungara verkisto, jursciencisto naskita en Magyarsárd la 2-an de aprilo 1832 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de oktobro 1917.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Halmágyi studis en la unitariisma altlernejo de Koloĵvaro. Li partoprenis en la liberecbatalo de 1848-1849. Li studis juron en Peŝto je la komenco de la 1850-aj jaroj, poste li havigis diplomon de advokato en Marosvásárhely. Li estis interna kunlaboranto de la gazeto Pesti Napló, poste ĉefkunlaboranto en jaroj 1862–69 de la Kolozsvári Közlöny. Post 1867 li estis ĉefnotario de departemento Kolozs, poste prezidanto de la tribunalo de Nadjenjedo, poste de tiu de Lugoŝo. De 1881 li estis reĝa juĝisto de Budapeŝto. Li korespondadis kun poeto János Arany. Li tradukis hungaren romanojn de Sue.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Saphira (romano, Kolozsvár, 1859);
- Elv és előítélet (romano, Pest, 1864);
- Az egyesbírósági rendszer és igazságügyi politikánk (Bp., 1880).