Sándor Hollán (pli aĝa)
Sándor Hollán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1846 en Celldömölk |
Morto | 22-an de aprilo 1919 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Adolf Hollán |
Frat(in)o | Viktor Hollán (en) |
Infano | Sándor Hollán (pli juna) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Sándor Hollán [ŝAndor holAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollán Sándor estis hungara ministeria oficisto, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis kislődi, lia filo estis Sándor Hollán (pli juna).
Sándor Hollán[1] naskiĝis la 15-an de marto 1846 en Kiscell, li mortis la 23-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Hollán komencis labori en ministerio pri laboro kaj trafiko en 1868. Paŝo post paŝo li akiris pli altajn postenojn. Li edziĝis en 1872, en la sekva jaro filo naskiĝis. Li estis nomumita direktoro de la hungara poŝta ŝparkaso en 1887. Post 3 jaroj li ricevis la titolon ministeria konsilisto. En 1907 li pensiuliĝis samtempe kun honortitolo subministro. Dum la Hungara Sovetrespubliko (1919) li estis unu el la unuaj viktimoj de la ruĝa teroro. Li estis mortpafita nokte kune kun lia filo sur la Széchenyi-Ĉenponto.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Jam en 1920 oni metis memortabulon sur la ponton. Dum la rekonstruo de la ponto (1946) oni nuligis la tabulon, sed en 2009 oni metis pli novan, kiun oni ŝtelis. En 2011 oni metis memortabulon denove.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio