Sándor Just
Sándor Just | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alexander Friedrich Just |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1874 en Bremeno |
Morto | 30-an de majo 1937 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv11-5-42 |
Ŝtataneco | Hungario Germana Regno |
Alma mater | Universitato de Vieno (–1896) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto inventisto |
Sándor Just [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Just Sándor Frigyes estis germandevena hungara inventisto, instruisto.
Alexander Friedrich Just[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1874 en Bremen (Germana Regno), li mortis la 30-an de majo 1937 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Just maturiĝis en gimnazio en Vieno en 1892, poste li doktoriĝis en Universitato de Vieno en 1896. Post siaj studoj li estis asistanto de TU Wien, kie li konatiĝis kun Franjo Hanaman. Ili duope esploris novajn ampolojn en firmao en Vieno, pli bonajn, ol de Edison. En 1904 la esplorado finiĝis en Vieno pro financaj problemoj, sed lastmomenta elektra firmao en Budapeŝto aĉetis ilian patenton kaj ebligis la pluan laboron. Just akiris hungaran ŝtatanecon en 1919. Post 2 jaroj li fondis propran firmaon por produkti ampolojn, sed pro manko de granda kapitalo la firmao post jaroj bankrotiĝis. Just mortis malriĉa pro kancero. Li edziĝis en 1900, lia edzino naskis 5 gefilojn.
Lia disertaĵo
[redakti | redakti fonton]- Einwirkung von alkoholischem Kali auf ein Gemenge von Formaldehyd und Isobutyraldehyd