Sándor Karcsay
Sándor Karcsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1915 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de oktobro 1999 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • franca • germana • rusa • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1938) |
Okupo | |
Okupo | politikisto juristo tradukisto |
Sándor Karcsay [ŝAndor karĉai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Karcsay Sándor estis hungara tradukisto, ŝtatoficisto.
Sándor Karcsay[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1915 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de oktobro 1999 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Karcsay maturiĝis en premonstrata gimnazio en Keszthely en 1933, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1938, juĝistan-advokatan licencon en 1943. Inter la diplomo kaj la licenco li laboris en jura direktoraro, poste en la justicministerio, sed dum la nazia erao (1944) li estis forigita. Dum la reĝimŝanĝo li laboris en alia ministerio, sed en 1949 li estis trude pensiulita. Post tiu forigo li laboris jaron en asekurejo, poste ĝis la vera pensiuliĝo en 1977 en kontoro pri tradukaĵoj. Inter 1945-1948 kaj depost fino de la socialismo li estis aktiva en demokratema partio. Li edziĝis en 1943 kaj li ricevis premion en 1973.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A keszthelyi premontrei rendi r. k. reálgimnázium 79. sz... (1932)
- Az önkormányzati testületek kárpótlási vagyona. (1941)
- A politikai demokrácia kérdései (1946)
- Jogi ismeretek a kereskedelmi középiskolák számára (lernolibro, 1948)
- A Közalkalmazottak Szakszervezetének története (1965)
- Jogi szaknyelv – jogi fordítás (1975)
- A jogi fordítás és alapkérdései (1986)
- A magyar állami fordításügy 130 esztendeje. 1869–1949–1999 (kunaŭtoro, 1999)
Elektitaj libregoj
[redakti | redakti fonton]- Német–magyar jogi és államigazgatási szótár. (1960; pligrandigite: 1963)
- Konferenciaszótár. Küldöttek és tolmácsok kézikönyve. (1976; tralaborite: 1980)
- Magyar–német jogi szakszótár (1996)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Vorobjev, N. V.: Lánchajtások (1953)
- Strafgesetzbuch der Ungarischen Volksrepublik. (1963)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM37451;jsessionid=4F21AC1C62CBA58F0EEC12389B7F59F8 hungarlingva datenaro de muzeo