Saltu al enhavo

Sándor Koczkás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Koczkás
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1924 (1924-01-11)
en Orosháza
Morto 19-an de septembro 2000 (2000-09-19) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 4/3-U-15 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged (1942–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Koczkás [ŝAndor kockAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koczkás Sándor, estis hungara altlerneja instruisto, literaturhistoriisto.

Sándor Koczkás[1] naskiĝis la  11-an de januaro 1924 (nun 1924-01-11) en Orosháza, li mortis la 19-an de septembro 2000 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Koczkás maturiĝis en gimnazio en Szeged en 1942, poste li studis en universitato en la sama urbo, sed en 1944 li devis kaŝiĝi pro la armea invito. Tamen li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1946, pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Post la unua diplomo li vivtenis sin el instruado de studentoj, dum li aliĝis al politikemaj rondoj, eĉ li aliĝis al la komunistoj en 1947. Post la dua diplomo li praktikadis jaron en la universitato, poste li estis asistanto 2 jarojn, inter 1954–1974 li estis lektoro, ekde 1974 docento. Ĝuste en 1974 li kandidatiĝis (CSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Plej ofte li okupiĝis pri Endre Ady. Li edziĝis ekde 1949 trifoje pro dufojaj divorcoj, la dua edzino naskis filon en 1962. Li ricevis premiojn inter 1979-1999.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Nemzeti klasszicizmus vagy irodalmi Deák-párt. (1950)
  • A motiváló „eredet”. József Attila lírai fejlődésének életrajzi meghatározói. (1959)
  • A „Minden Heroldja”. Ady költészetének időszerűsége. Előadói vezérfonal. (1968)
  • A 20. század három periódusának és kiemelkedő alkotói műhelyeinek néhány problémája. (disertaĵo, 1973)
  • Ady Endre századik születésnapjára. (1977)
  • Nagy László küldetése. (1984)
  • Ady poétikai kezdeményezései szövegközelből. (1994)
  • „Nekem Ady Endre ostora tetszik.” (2019)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]