Saltu al enhavo

Sándor Lakos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Lakos
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1921 (1921-12-31)
en Budapeŝto
Morto 6-an de novembro 1996 (1996-11-06) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
universitata instruisto
party official (en) Traduki
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Lakos [ŝAndor lakoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lakos Sándor, estis hungara politikisto, partilaboristo, altlerneja instruisto, redaktoro, ekonomikisto. Lia origina familia nomo estis Leitner [lejtner].

Sándor Lakos[1] naskiĝis la  31-an de decembro 1921 (nun 1921-12-31) en Budapeŝto, li mortis la 6-an de novembro 1996 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Lakos aliĝis al la socialdemokratoj en 1937, en la sekva jaro al la subteraj komunistoj. Tiutempe li akiris teksistan licencon. Inter 1945-1948 li havis taskojn de la komunistoj, dum en 1949 li finis partian altlernejon, poste tuj li instruis samloke, eĉ li estis fakultatestro inter 1949–1956 tamen kun interrompo. Li estis docento kaj katedrestro ankaŭ en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto inter 1952-1956, sed pro purigado li estis forigita, tamen en 1954 li rehabilitiĝis. Depost la hungara revolucio de 1956 li sekvis politikon de János Kádár, de kiu li ricevis plejparte redaktorajn postenojn. Tamen inter 1966–1982 li estis institutestro. Intertempe li kandidatiĝis en 1963, fine li pensiuliĝis en 1982. Lia edzino naskis gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1970-1981.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Az átmeneti korszak fogalmának és szakaszainak közgazdasági kérdéseihez. (disertaĵo, 1963)
  • A gazdasági mechanizmus reformjának egyes kérdései. (1967)
  • Über einige Frage der Demokratie in Ungarn. (1975)
  • Politikai rendszerünk kérdései. (ankaŭ disertaĵo, 1983)
  • The Efficiency of Our System of Political Institutions. (1987)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.