Sándor Lederer (oficisto)
Sándor Lederer (oficisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1852 en Kiskunfélegyháza |
Morto | 28-an de novembro 1927 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato ![]() |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Béla Lederer (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto ![]() |
Sándor Lederer [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lederer Sándor estis hungara ministeria oficisto, entreprenisto. Lia familia nomvarianto estis Léderer.
Sándor Lederer[1][2] (la leksikonoj mencias ankaŭ aliajn datenojn) naskiĝis la 14-an de oktobro 1852 en Kiskunfélegyháza, li mortis la 28-an de novembro 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Lederer devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Kecskemét, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1878 li laboris en ministerio ĝis la pensiuliĝo en 1891. Intertempe li ricevis la titolon ministeria konsilisto, krome li havis premiojn. Ekde 1880 li kontribuis ankaŭ ekonomiajn artikolojn. Dum la emeritiĝo li fondis fabrikon kaj uzinon. Ekde 1900 li funkciis en la ĉefurba judeco, de 1910 ĝismorte li estis gvidanto de la ĉefurbaj judoj. Li multe helpis konstruadojn de sinagogoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Mezőgazdasági szövetkezetek (1880)
- A mezőgazdasági hitelszövetkezetről (premiita verko, 1887)
- Mezőgazdasági hitel (1907)