Sándor Molnár (pentristo)
Sándor Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Molnár Sándor |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1936 en Sajólád |
Morto | 18-an de junio 2022 (86-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1955–1961) |
Familio | |
Edz(in)o | Klára Deák (en) (1962–) |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto |
Sándor Molnár [ŝAndor molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Sándor estis hungara pentristo, skulptisto, altlerneja instruisto.
Sándor Molnár [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1936 en Sajólád kaj mortis la 18-an de junio 2022.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Molnár frekventis belartan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty, László Bencze, Géza Fónyi kaj Bertalan Pór. Jam pli frue ekde 1955 li okupiĝis ankaŭ pri budhismo kaj jogo, li kreis abstraktajn pentraĵojn. En 1958 li fondis amikan rondon. Li laboris jaron en Artistkolonio (Kecskemét), poste li konatiĝis kun filozofo Béla Hamvas. En 1965 li studvojaĝis al Parizo. En 1986 li instruis en Nîmes, ekde 1990 en la Hungara Belarta Altlernejo. Li ricevis signifan pentristan premion en 1992, premion Kossuth en 2005.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1964, 1966, 1976, 1986, 1991, 1998, 2006)
- Hajdúszoboszló (1976)
- Arthalo Budapeŝto (1981, 1997)
- Romo (1994)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1968, 1971, 1978, 1982, 1997)
- Klubo Fészek (1969)
- Debrecen (1969, 1971, 1975)
- Budapeŝto (1970, 1973, 1980, 1990, 1995)
- Parizo (1983)
- Romo (1991)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kompozíció
- Táj
- Vonaton
- Asztalnál
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Festői elemek analízise (1962)
- Ars poetica (1968)
- Hatások, utazások, találkozások - Ars poetica (1980)
- Festőjóga (1994)
- A festészet tanítása (2008) (ISBN 978-963-9656-94-9)
- A festészet útja (2013) (ISBN 9789630861793)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2016-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-03 per la retarkivo Wayback Machine