Sándor Pongrácz
Sándor Pongrácz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 12-an de marto 1824 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Felsőtúr |
Morto | la 20-an de aprilo 1890 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Pozono |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Sándor Pongrácz [ŝAndor pongrAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pongrácz Sándor estis aŭstrohungara oficiro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szentmiklósi kaj óvári [sentmiklOŝi].
Sándor Pongrácz[1] naskiĝis la 12-an de marto 1824 en Felsőtúr (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Horné Turovce en Slovakio), li mortis la 20-an de aprilo 1890 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Pongrácz frekventis armean lernejon en Olmütz inter 1839-1842, poste li membriĝis en la aŭstra armeo (tiam ne ekzistis hungara armeo). Li estis levita leŭtenanto en 1846. Dum la hungara revolucio de 1848 li servis en la nuntempa Pollando, sed li ne hejmenvenis. Lia rango estis majoro en 1859, kolonelo en 1866. Post 3 jaroj li estis translokita al la hungara armeo, kie li emeritiĝis en 1879 jam kiel generalo kaj kun ordenoj. Li edziĝis en 1871, en la sama jaro li ricevis titolon ĉambelano.