Sándor Radó (arkitekto)
Aspekto
Sándor Radó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rozenfeld Sándor |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1880 en Mohács |
Morto | 2-an de majo 1960 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1903) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Sándor Radó [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radó Sándor estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Rozenfeld.
Sándor Rozenfeld[1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1880 en Mohács, li mortis la 2-an de majo 1960 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Radó devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1903. Inter 1905 kaj 1923 li estis arkitekto, ĉefarkitekto en Marosvásárhely/Târgu Mureș. Intertempe en 1916 li edziĝis. En komence de la rumana erao lia statuso ĉesis, tial li establis propran arkitekturan atelieron. En la 1930-aj jaroj li estis nelonge vicurbestro de Târgu Mureș. Pro la alvenanta fronto li translokiĝis al Budapeŝto en 1944.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Universitato Petru Maior (origine komerca lernejo)
- kolegio (origine lernejo por fraŭlinoj)
- poŝtejo (1911)
- banko (1910)
- propra vilao (1912)
- sanatorio-kliniko (1929)
- pluraj uzinaj konstruaĵoj
-
Universitato Petru Maior
-
poŝtejo
-
banko
-
vilao de Radó