Sándor Virágh
Sándor Virágh | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1908 en Pécs |
Morto | 12-an de aŭgusto 1964 (55-jaraĝa) en Walzenhausen |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro redaktisto dekano eldonisto ![]() |
Sándor Virágh [ŝAndor virAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Virágh Sándor estis hungara kalvinana pastro, eldonisto, misiisto, altlerneja instruisto.
Sándor Virágh[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1908 en Pécs (Hungario), li mortis la 12-an de aŭgusto 1964 en Walzenhausen (Svislando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Virágh studis teologion en Kalvinana Teologia Akademio (1926), poste en Montpellier helpe de stipendio. Hejmenveninta li estis pastro en Kunszentmiklós, poste instruisto en Budapeŝto. Inter 1932 kaj 1949 li estis eldonisto, intertempe misiisto en Bulgario. Li estis pastro en Hajdúnánás (1953-1956), Diósgyőr (1956-1959), Budafok (1959-1962). Li estis ankaŭ ekleziaj dekano kaj notario. Li prelegis ankaŭ ekde 1953 en Kalvinana Teologia Akademio de Debrecen kaj li redaktis kalvinanajn eldonaĵojn, gazetojn. Li havis edzinon ekde 1932, ŝi naskis 4 gefilojn inter 1935-1946.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Bőhm Sámuel, az első magyar misszionárius élete (1931)
- Krisztus Indiában (1940)
- Jöjjetek énhozzám (preĝlibro, 1944)
- Bibliai fogalmi szókönyv (1949, 1963)