Sára Vadas
Sára Vadas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1903 en Turda |
Morto | 17-an de novembro 1975 (71-jaraĝa) en Hegyvidék |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Moskva Medicina kaj Ĥirurgia Akademio (–1937) |
Familio | |
Edz(in)o | Zoltán Vas (nekonata valoro–1975) |
Okupo | |
Okupo | politikisto kuracisto direktoro de hospitalo |
VADAS Sára (vadaŝ ŝAra) estis hungara kuracistino kaj politikistino naskita en Torda la 30-an de novembro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de novembro 1975.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Vadas estis fratino de Márton kaj Andor, edzino unua de Zoltán Vas (naskonomo Zoltán Weinberger). Ŝi partoprenis en la laborista movado de 1920. Post ekzekutado de siaj fratoj ŝi elmigris al Vieno, poste en 1923 al Sovetunio. De 1931 ĝis 1937 ŝi studis en la medicina universitato de Moskvo kaj ĝis 1941 ŝi estis distrikta kuracisto en Moskvo, en 1941–42 internisto en Ufa kaj poste ŝi servis en la Ruĝa Armeo.
Vadas revenis al Hungario - ekde 1949 nomita Hungara Popola Respubliko - en 1945 kaj ŝi iĝis anino de la Hungara Socialista Laborista Partio. Inter 1950 kaj 1955 ŝi estis kunlaborantino de la agitacia kaj propaganda sekcio de la partio, 1955-56 ĉefkuracisto-direktoro (Bp., VIII. ker.-i Vas strata Balassa János malsanulejo). De 1957 ĝis 1968 ŝi estis higienisto, grupestra ĉefkuracisto de Közegészség- és Járványügyi Állomás (Stacio por Publiksano kaj Epidemiafero) de Budapeŝto.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon [1]