Sári Déry
Sári Déry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Baas Klára Sarolta |
Naskiĝo | la 2-an de septembro 1911 en Pozsony (Hungara reĝlando) |
Morto | la 26-an de septembro 1952 en Sátoraljaújhely (Hungario) |
Mortokialo | Apendicito |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gyula Klamár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Sári Déry [ŝAri dEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Déry Sári estis hungara aktoro, primadono. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Baas Klára Sarolta, en Szeged ŝi prenis la nomon Ördögh Sári. Oni diras, ke ŝi estis la hungara Marilyn Monroe.
Sarolta Baas [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1911 en Pozsony (nuntempa Bratislava en Slovakio), ŝi mortis la 26-an de aŭgusto 1952 en Sátoraljaújhely (la ceteraj fontoj mencias malsamajn datenojn!).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sári Déry komencis sian aktoran karieron en sia naskiĝurbo. En 1938 ŝi translokiĝis al Budapeŝto, tamen ŝi havis rolojn en Nacia Teatro (Szeged). Ŝiaj sekvaj, pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1940, 1942, 1948)
- Teatro Városi, Teatro Madách (1941)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1944)
- Teatro Belvárosi (1946).
Ekde 1938 ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn, krome ŝi ofte estis videbla en pluraj kabaredoj. Dum la nazia erao ŝi kaŝigis judojn. Ŝia lasta edzo estis grafo, aristokrato, tial ili estis deportitaj al provinco en 1951, kie ŝi mortis pro malsano.
Ŝi edziĝis trifoje.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Mihály Eisemann: Fiatalság – bolondság - Vera
- Margit Gáspár: Új Isten Thébában - Európa
- Molière: Gömböc úr - komedia fraŭlino
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Fehérvári huszárok (1938) - damo
- Szíriusz (1942) - baronimo
- Egy pofon, egy csók (1944) - kantistino