Sári Gerlóczy
Sári Gerlóczy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1931 (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto kostumdezajnisto ![]() |
Sári Gerlóczy [ŝAri gerlOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerlóczy Sári estas hungara grafikisto, pentristo, kostumisto. Ŝia origina familia nomo estas nekonata, Gerlóczy estas ŝia geedza nomo.
Sári Gerlóczy [1] naskiĝis la 16-an de majo 1931 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sári Gerlóczy abiturientis en 1949 en sia naskiĝurbo, sed ŝia unua ekspozicio okazis jam en 1947. Ŝia anonco al la altlernejo estis rifuzita pro burĝa deveno, tial ŝi estis teknika (industria) desegnisto. Ŝi edziniĝis kaj kvarfoje naskis. En 1970 ŝi denove ekspoziciis, post jardeko ŝi jam estis akceptata, kiel artisto. Ekde 1974 ŝi kreis kostumojn ekzemple al Nacia Teatro (Budapeŝto), Budapeŝta Ŝtata Operejo, Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Madách.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1947, 1972, 1982, 1988, 1995-2001, 2006-2009, 2012, 2017)
- Szentendre (1973)
- Innsbruck (1976)
- Kopenhago (1987)
- Szeged (1992)
- Florenco (2000)
- Ateno (2004)
- Berlino (2011)
Pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝenerale ŝiaj pentraĵoj ne havas konkretajn titolojn, nur ŝi kreis kategoriojn, al kiuj apartenas la pentraĵoj. Jen la kategorioj: Társas mező, Harapás, Nyitott száj, Absztrakt, Madarak, Kórus.
Elektitaj grafikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Szerelem (1973, tuĉdesegnaĵo)
- Szeretők (1993, tuĉdesegnaĵo)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- [1]