Sândominic [sındominik] (hungare: Csíkszentdomokos [ĉiksentdomokoŝ]) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivero Olt norde de Miercurea Ciuc. Ĝi estas la plej norda komunumo de la baseno. La nomo de ĝia fervojstacio estas Izvorul Olt (Oltfonto). En 1910 ĝi nombris 5 391, en 1992 6 676 loĝantojn (99 % da hungaroj). Urbo Bălan apartenis al ĝi. Ĝia katolika preĝejo estas gotikstila sur romanepokaj bazoj kaj konstruiĝis verŝajne inter 1500 kaj 1510. Dum somero de 1907Béla Bartók kolektis popolmuzikon en komunumo.
Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík). En oktobro de 1944 simile kiel en Aita Seacă rumanaj naciismaj krimuloj, eluzinte la vakuon aŭtoritatan, dum kelkaj tagoj terorizis la komunumon kaj mortpafis 14 sikulojn, inter ili unu 86-jaran virinon.