Saas-Balen
Saas-Balen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Saas-Balen | |||||
Saas-Balen | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Valezo | ||||
Distrikto | Vispo | ||||
Koordinatoj | 46° 9′ 14″ N 7° 55′ 44″ O / 46.15389 °N, 7.92889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 14″ N 7° 55′ 44″ O / 46.15389 °N, 7.92889 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 418 | ||||
Areo | 30,18 km² | ||||
Alteco | 1483 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3908 | ||||
Komunumkodo | 6289 | ||||
Situa mapo de Saas-Balen | |||||
Saas-Balen estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 418 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Saas-Balen situas en Supra Valezo en la mezo de la Valo de Saas, kiun trafluas la rivero Saaservispa. Sur la komunuma teritorio situas en okcidento la Balfin-Glaĉero kaj Bider-Glaĉero, kiuj estas konektitaj kun Ried-Glaĉero, kaj en oriento la Gruben-Glaĉero. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saas-Balen kaj Bidermatten, kaj la setlejoj Niederguet, Meiggerli, Brend, Rittmal kaj Tewaldji.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 30,18 km², de kiuj 21,3% estas kovritaj de arbaro, 10,8% servas por agrikulturo kaj 1,3% por setlado. Du trionoj de la komunuma teritorio Estas kovritaj de altmontara dezerto kaj de glaĉeroj. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Saas-Balen limas en nordo al Eisten, en oriento al Sempiono, en sudoriento al Saas-Grund, en sudokcidento al Saas-Fee, kaj en okcidento al Sankt Niklaus.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Saas-Balen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 212, kiu kondukas de Vispo al la Saaser-Valo. Per de la poŝtaŭtolinio de Saas-Grund al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Saas-Balen datiĝas el la jaro 1304 kielo Baln. Sur la teritorio de Saas-Balen estis trovita hakilo el la neolitiko. Dum mezepoko Saas-Balen apartenis al la grandkomunumo Saas, kiu estis parto de la Majorujo Vispo. Saas en la jaro 1392 estis dividita al kvar kvartaloj, kiuj estas la hodiaŭaj kvar komunumoj de la Saas-Valo.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saas Balen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Saas-Balen
|