Sabiĥo
Aspekto
Sabiĥo aŭ sabiko (hebree סביח [saˈbiχ]) estas israela sandviĉo. Ĝi estas bazita je tradicia irakjuda manĝaĵo preparata por la ŝabato. Ĝi konsistas el pitapano ŝtopita per frititaj melongeno, durboligita ovo, israela salato, petroselo, ambao kaj tahinosaŭco.