Saharanpur
Saharanpur | |
Metropolo | |
Lando | Barato |
---|---|
subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Situo | Saharanpur |
- alteco | 269 m s. m. |
- koordinatoj | 29° 58′ 00″ N 77° 33′ 00″ O / 29.96667 °N, 77.55000 °O (mapo) |
Loĝantaro | 521 018 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 247 001 |
Telefona antaŭkodo | 132 |
Aŭtokodoj | UP-11 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Saharanpur | |
Retpaĝo: saharanpur | |
Portalo pri Barato |
Saharanpur (hindie: सहारनपुर, urdue: سهارنپور) estas metropolo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo.
En la urbo vivas 705 478 loĝantoj sur areo de 46,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 094 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saharanpur etendiĝas en norda parto de la lando. Ĉandigaro troviĝas 140, Delhio 170 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko oni loĝis jam antaŭ 4000 jarojn. Turklingvaj invadoj okazis inter 1018-1033. En la 13-a jarcento la loko apartenis al Sultanlando de Delhio, poste imperiestro Timur akiris la teritorion. Dum regado de mogoloj Saharanpur havis defendan muron kun 4 pordegoj ksaj fortikaĵon. La brita kolonia periodo daŭris inter 1803-1947, dume ofte ribeloj okazis. Pro fondo de Pakistano rifuĝintoj amase alvenis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En Saharanpur rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La urbo havas stacidomon kaj aŭtovojon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Saharanpur havas subtropikan klimaton, kie regas varmegaj someroj, ne malvarmaj vintroj kaj musono, (la lasta daŭaras inter junio-septembro). La temperaturo varias inter −1 °C kaj 41 °C). Jare pluvas 1000 mm.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- botanika ĝardeno
- 195 da temploj