Saint-Aubin (Nordo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Aubin |
Saint-Aubin | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord | ||
INSEE kodo | 59529 [+] | ||
Poŝtkodo | 59440 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 338 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 10′ N, 3° 55′ O (mapo)50.1722222222223.9188888888889Koordinatoj: 50° 10′ N, 3° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 140 - 197 m | ||
Areo | 10,12 km² (1 012 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Aubin (Nord) [+] | |||
Saint-Aubin, prononco [sɛ̃.t‿obɛ̃] ( aŭskulti), estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Fine de 2022 en la komunumo vivis 338 loĝantoj sur areo de 10,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Aubin estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Aubin etendiĝas sur 10,12 km².
Ĝi situas 58 kilometrojn nordoriente de Saint-Quentin, 17 kilometrojn sude de Maubeuge, kaj malpli ol 20 kilometrojn for el la belga landlimo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo Sankta-Alban estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1450. Ĝia sonorilturo datiĝas de la 16-a jarcento.
Ekzistas muelejo de la 13-a jarcento ĉe la rivereto Tarsy.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Saint-Aubin apartenas la kantono Avesnes-sur-Helpe, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Nord
- Kantono Avesnes-sur-Helpe
- Aliaj lokoj kun la nomo Saint-Aubin