Saint-Hélen
Saint-Hélen / Sant-Haelen | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
vilao de la Begassière
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Lanvallay / Lanvalae | ||
INSEE kodo | 22299 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 535 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 1° 58′ U (mapo)48.471111111111-1.9588888888889Koordinatoj: 48° 28′ N, 1° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 75 m [+] | ||
Areo | 17,02 km² (1 702 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Hélen [+] | |||
Saint-Hélen - jen france, prononco [sɛ̃.t‿elɛ̃], bretone Sant-Haelen - estas vilaĝo kaj komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 535 loĝantoj sur areo de 17,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 90 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Les Champs-Géraux, Lanvallay, Pleudihen-sur-Rance, La Vicomté-sur-Rance, Plesder, Mesnil-Roc'h kaj Saint-Pierre-de-Plesguen.
Historio
[redakti | redakti fonton]La paroĥo de Saint-Hélen estis parto de la dekanlando de Dol, kiu estis parto de la episkoplando de Dol, kaj estis konata per la nomo "saint Hélen". La novgotika preĝejo estis difektegita per fajrego la 6-an de januaro 1941.
La Abatejo Notre-Dame du Tronchet rajtis kolekti dekonimpostojn sur la paroĥo[1].
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]Blazono | france Écartelé: au premier d'azur au lion passant d'argent surmonté de deux fleurs de lys du même, au deuxième d'argent à la fleur de lys florencée de sable, au troisième d'hermine plain, au quatrième d'azur aŭ trois croissants d'argent ; sur le tout de gueules au château donjonné d'argent, les trois tours couvertes et girouettées du même. esperante Kvarpartigita: la unua lazura kun arĝenta pasanta leono superata de du lilifloroj samkoloraj, la dua arĝenta kun sabla florhava lilifloro, la tria ermenplena, la kvara lazura kun tri arĝentaj krescentoj; sur la tuto gorĝa kun superstartura kastelo, la tri turoj tegmentitaj kaj ventmontrilaj samkoloraj. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo Coëtquen, el la 15-a jarcento, ruinstata ; uzita kiel fono de la romano "Patira" (1875, ĉiam reeldonita) de "Raoul de Navery", pseŭdonimo de Eugénie Saffray (1829-1885), naskiĝinta en Ploërmel.
En la arbaro Coëtquen :
- Kastela teramaso,
- Kverko Forts, 400 jarojn maljuna,
- Galeritombo de Bois Rocher (sur la departementa vojo D676).
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
[redakti | redakti fonton](nekompleta listo)
- Olivier de Coëtquen, kiu, en 1221, donis kaj testamentis siajn impostenspezojn de Saint-Pierre-de-Plesguen al la Abatejo Notre-Dame du Tronchet[2]
- Michel Renouard, skribisto kaj universitano, naskiĝinta en Dinan en 1942, tie vivis dum parto de sia infaneco (1949-1957) en la pastrejo de sia onklo Raymond Leforestier (1911-1957), pastro de Saint-Hélen, kaj tie skribis sian unuan romanon.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Saint-Hélen sur la retpaĝo de INSEE Arkivigite je 2012-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
|