Saint-Mandé (pariza metrostacio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Mandé (apartigilo). |
Saint-Mandé | |||
---|---|---|---|
Stacio Saint-Mandé
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Komunumo | Saint-Mandé | ||
Geografia situo | 48° 50′ 47″ N, 2° 25′ 7″ O (mapo)48.8462977572582.4186731009305Koordinatoj: 48° 50′ 47″ N, 2° 25′ 7″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 2 | ||
Jara trafiko | 3 944 640 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 24-a de marto 1934 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 25-08 | ||
Metro-linio | |||
Saint-Mandé [sɛ̃ mɑ̃de] (plennome Saint-Mandé-Tourelle[1]) estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo situanta inter komunumoj Saint-Mandé kaj Vincennes.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio situas en Avenuo de Paris en Saint-Mandé, inter Placo du Général-Leclerc kaj Strato du Parc.
Tiu stacio estis inaŭgurita la 24-an de marto 1934 per la plilongigo orienten de la linio Porte Maillot - Porte de Vincennes.
Ĝi unue nomiĝis Tourelle pro historia ĉeesto de antaŭaj defendo-turoj de Kastelo de Vincennes, tamen delonge detruitaj sed kies toponimio restis. La nomo estis ŝanĝita al Saint-Mandé-Tourelle ekde la 26-a de aprilo 1937. Nun, estas samtempa uzo de longa nomo Saint-Mandé-Tourelle (iom post iom anstataŭita de la dua) kaj mallonga Saint-Mandé en la dokumentoj de RATP depost la fino de 1990-aj jaroj.
Antaŭ tiu stacio, la nuna stacio Picpus (situanta en Parizo sur linio 6) estis nomita Saint-Mandé, ĉar ĝi situas ĉe kruciĝejo de Avenuo de Saint-Mandé.
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]- 168bis, Avenuo de Paris
- 113, Avenuo de Paris
- 125bis, Avenuo de Paris
- 127, Avenuo Gallieni
- 180, Avenuo Gallieni
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- RATP 86 325
- N11
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Institut national de l'information géographique et forestière (IGN)
- Hospitalo Bégin (armea hospitalo)
- Bosko de Vincennes kaj Lago de Saint-Mandé interalie
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de metrostacioj de Parizo
- Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo
- Linio 1 de la metroo de Parizo