Saint-Pardoux-les-Cards
Saint-Pardouxx-les-Cards | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Aubusson |
Kantono | Chénérailles |
INSEE kodo | 23229 [+] |
Poŝtkodo | 23150 |
Kodo laŭ INSEE | 23229 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Aimé Sauvanet 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 298 (1 999) |
Loĝdenso | 12 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°05′00″N 2°07′16″O / 46.083333°N, 2.12111°O (mapo) Koordinatoj: 46°05′00″N 2°07′16″O / 46.083333°N, 2.12111°O (mapo) |
Alto | 372 m - 566 m |
Areo | 24,76 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 05′ 00″ Nordo 2° 07′ 16″ Oriento / 46.0833333333 °N, 2.12111111111 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Pardoux-les-Cards [+] | |
Saint-Pardouxx-les-Cards estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 298 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Pardouxx-les-Cards etendiĝas sur 24,76 km², kaj havis 298 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 12 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Pardouxx-les-Cards situas je alteco de 566 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Pardouxx-les-Cards apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Aimé Sauvanet, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]La kastelo Villemonteix estas privata kastelo de la 15-a jarcento. Ĝi entenas belajn tapiŝojn de Aubusson kaj de Flandrio.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Saint-Pardouxx-les-Cards apartenas al la kantono de Chénérailles, kies ĉefurbo estas Chénérailles. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Neoficiala retejo pri Saint-Pardouxx-les-Cards
- Kastelo Villemonteix[rompita ligilo]