Saint-Silvain-Bellegarde
Saint-Silvain-Bellegarde | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Aubusson |
Kantono | Bellegarde-en-Marche |
INSEE kodo | 23241 [+] |
Poŝtkodo | 23190 |
Kodo laŭ INSEE | 23241 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Serge Dumontant 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 216 (1 999) |
Loĝdenso | 10 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 45°58′24″N 2°18′14″O / 45.97333°N, 2.30389°O (mapo) Koordinatoj: 45°58′24″N 2°18′14″O / 45.97333°N, 2.30389°O (mapo) |
Alto | 475 m - 648 m |
Areo | 20,85 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
45° 58′ 24″ Nordo 2° 18′ 14″ Oriento / 45.9733333333 °N, 2.30388888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Silvain-Bellegarde [+] | |
Saint-Silvain-Bellegarde estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 216 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Silvain-Bellegarde etendiĝas sur 20,85 km², kaj havis 216 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 10 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Silvain-Bellegarde situas je alteco de 648 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Silvain-Bellegarde apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Serge Dumontant, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]Hubert Védrine, franca politikisto kaj ministro pri eksteraj aferoj dum la prezidanteco de François Mitterrand, naskiĝis en Saint-Silvain-Bellegarde en 1947.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Saint-Silvain-Bellegarde apartenas al la kantono de Bellegarde-en-Marche, kies ĉefurbo estas Bellegarde-en-Marche. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.